La venonta KoKoLoRES - semajnfina rekontiĝo - okazos en ĉi-tiu jaro de la
3a ĝis la 7a de oktobro en Schwerte:
Ni loĝos en domo de la naturamika asocio. Proksime troviĝas bela arbaro,
en kiu oni laŭplaĉe povas sekvi diverslongajn promen- kaj migradvojojn.
Detalojn pri la domo vi trovas ĉe http://www.naturfreundehaus-schwerte.de/haus.html.
La domo estas proks. 4 kilometrojn for de la centro de Schwerte, sed tre
bone atingebla per busoj de la stacidomo Schwerte aŭ de la stacio
Dortmund-Hörde.
Tiu aranĝo tre bone taŭgas por komencantoj! Kiel kutime ni (ne nur) tre
multe ludos kaj ekskursos al interesa loko en la najbara urbo Dortmund.
La prezo por tuttempa partopreno estos 66 €. Ankaŭ eblas parttempa
partopreno. (Gastoj kiuj ne tranoktos en la domo pagu 3 €/tago.)
Pliajn informojn vi ricevos de petra.dueckershoff ĉe esperanto.de